El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kial kvin el la ĉina teamo al Italio venas de Sichuan?

| 2020-03-18
Bookmark and Share

La 12an de marto en Romo la ĉina teamo kaj Francesco Rocca (la sesa de dekstre en la malantaŭa vico), ĉefo de la Itala Ruĝa Kruco


Vespere de la 12a de marto, por helpi Italion batali kontraŭ COVID-19, la ĉina teamo el naŭ fakuloj kun 31-tunaj medicinaj materialoj aviadile de Ŝanhajo atingis la roman flughavenon Fiumicino. Ĝi estas la tria teamo de Ĉinio, post tiuj al Irano kaj Irako.


Kvin el la naŭ teamanoj venas de Sichuan. Shen Ji, kompartia sekretario de la Sichuan-provinca Komisiono pri Sano, diris, ke por danki kaj rekompenci Italion, la fakuloj el Sichuan sin anoncis por iri al Italio kaj kontraŭbatali COVID-19.


En 1988 la itala registaro helpis Sichuan konstrui sukuran centron kaj en 2008 la lando sendis 14 fakulojn al Mianyang, severe trafita de tertremo, kaj gvidis savadon de pli ol 900 vunditoj.



Ĉi-foje por esprimi sian dankon al ĉinoj multaj italaj retanoj skribis "Grazie" kaj sendis ruĝan kor-desegnon sur la ĉefpaĝo de la ĉina ambasadorejo en Fejsbuko.


Li Junhua, ĉina ambasadoro al Italio, diris, ke la decido de la ĉina registaro sendi fakulojn al Italio en tiu ĉi momento enkorpigas la ideon pri la homara komunumo de komuna estonteco kaj montras la respondecon de Ĉinio kiel granda lando.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat








Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments