El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reveninta al laborejo!

| 2020-03-17
Bookmark and Share

de Rafael Henrique Zerbetto


Ekde la 24-a de februaro mi laboras en la oficejo de El Popola Ĉinio, post du semajno laborante hejme. Oni donis al mi la eblecon elekti inter labori en la oficejo aŭ hejme, kaj mi elektis la oficejon pro pluraj kialoj, inter ili la komforto kaj la ebleco uzi komputilajn programojn kiujn mi ne havas hejme.


En oficejo post du semajnoj laborante hejme


Mia unua tago en la oficejo estis plena de surprizoj: alveninta en la laborejo, mi rimarkis homojn ĉe la enirejo kontrolantaj temperaturon de alvenintoj. Mi supozis, ke estus necesa iu aldona proceduro, sed ne, post kontroli mian temperaturon oni simple permesis al mi eniri en la konstruaĵo. Alveninta al la oficejo, mia unua ago estis iri al horar-registrilo por registri mian alvenhoron, sed kolegino haltigis min kaj klarigis, ke tion oni ne plu faras, ĉar la registrilo povas esti infektilo.


En la laborejo oni provizas al ni tagmanĝon kaj vespermanĝon, sekve mi ne bezonas kuiri nek iri al superbazaro tiom ofte kiel antaŭe, kaj povas koncentriĝi en mia laboro. La manĝejo, kie ni kutime manĝas kaj libere elektas manĝaĵon en bufedo, estas fermita, kaj oni provizas al ni manĝaĵon pakitan en forĵeteblaj ujoj, por redukti la riskon de infektiĝo.


Mia unua tagmanĝo en la laborejo dum epidemio de COVID-19


En mia unua tago en laborejo mi rimarkis kiom sola mi estis dum miaj unuaj du semajnoj post reveno el Brazilo: dum du semajnoj mi babilis nur kun mia kunloĝanto, nur foje bezonis diri kelkajn vortojn al funkciuloj de superbazaroj kaj restoracio. En laborejo, estis agrable revidi miajn kolegojn, kvankam multaj daŭre laboras hejme, kaj eĉ revidi en la koridoroj homojn, kun kiuj mi kutime ne babilas, sed kies vizaĝoj fariĝis parto de mia ĉiutaga vivo. Tio ĝojigis mian koron. Pekino unuafoje ŝajnis al mi iom fremda ekde mia reveno el Brazilo, tamen post mia reveno al laborejo mi povis denove senti min hejme, ĉirkaŭita de konatuloj.


Alia surprizo estis la koridoroj preskaŭ malplenaj, la kunvenejoj fermitaj, la manko de homoj. Dum sekvaj semajnoj, tamen, mi konstatis ke homoj iom post iom revenas al la laborejo. La 13-an de marto kelkaj aliaj kolegoj revenis al laborejo kaj nur tri ankoraŭ laboras hejme.


Mi transloĝiĝis en novembro, sekve mi ankoraŭ ne havis multe da tempo por amikiĝi kun miaj novaj kunloĝantoj, kaj la epidemio kontribuis por alproksimigi nin: mi restis du semajnojn hejme kun unu el ili, kiu okupiĝas pri instruado kaj daŭre laboras hejme. Ŝia dunganto sendis al ŝi multajn skatolojn, kun nova komputilo kaj pluraj libroj kaj instruiloj. Ŝi estas tipa ĉina junulino, alkutimiĝinta al reta aĉetado kaj mendado de manĝaĵoj per apo. Pro la epidemio, ŝi decidis kuiri hejme kaj eviti rete aĉetumi, kaj mi surpriziĝis kiam ŝi demandis pri superbazaro, ĉar ŝi ne konas la ĉirkaŭaĵon de nia hejmo! Ni kune iris al granda superbazaro kaj aĉetis ĉiom urĝe bezonatan por travivi la kvarantenon.


Survoje al superbazaro kun mia kunloĝanto, ni preterpasis fermitan enirejon de Pekina Bestoĝardeno.


Mia alia kunloĝanto ankoraŭ ne revenis al Pekino: ŝi estas el Heilongjiang-provinco, en nordorienta Ĉinio, kaj ŝia urbo estas fermita pro la epidemio. Ni foje interagas per interreto, kaj ŝi klarigis al mi, ke Heilongjiang, konata pro siaj vintraj turismejoj, ricevis multajn turistojn el Hubei-provinco dum vintro, kaj pro tio oni ne permesis ŝian revenon al Pekino. Mi ne certas ĉu la malpermeso daŭras, tamen ŝi laboras perinterrete kaj ne bezonas urĝe reveni.


Por atingi la laborejon mi biciklas. Mi kutime trairas loĝkvartalon por rapidigi mian vojaĝon, sed dum mia unua semajno en la laborejo oni metis gardistojn ĉe la enirejoj de tiu loĝkvartalo. Iumatene gardisto estis tre simpatia kaj simple lasis min trairi, sed mi rimarkis, ke kontrolado iom post iom fariĝas pli strikta, do mi preferas uzi la avenuon, kiu aldonas du blokojn al mia biciklado, ne nur por eviti ĝenon ĉe kontrolejo, sed ankaŭ por kunlabori kun aŭtoritatoj.


Bona novaĵo por mi estas la facilo trovi biciklon proksime al mia hejmo, antaŭe kutime estis malmultaj en la mateno, kiam mi estis survoje al laborejo. Tio okazas, ĉar multaj homoj laboras hejme kaj ankaŭ ĉar funkciuloj, kiuj transportas biciklojn de unu loko al alia, ne plu iras tien por preni la parkitajn biciklojn. Mi tamen rimarkis, ke seĝoj de multaj bicikloj aspektas malpuraj, kvazaŭ oni ĵetis malpuran akvon sur ili. Mi scivolemis pri tio, kaj finfine malkovris, ke tiu mistera likvaĵo estas desinfektilo.


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments