El Popola Ĉinio>头条新闻>

Du insuletoj de Maldivoj estas fermitaj pro la epidemio de COVID-19

| 2020-03-13
Bookmark and Share


La 8-an de marto, la registaro de Maldivoj alprenis rimedojn por limigi homajn aktivecojn sur feri-insuloj, inter kiuj du estis fermitaj al turistoj.


Vespere de la 7-a de marto Abdullah Amin, ministro pri sano de Maldivoj, diris en gazetara konferenco, ke du eksterlandaj dungitoj de Kuredu-Insula Feriejo estis testitaj por la nova koronviruso kaj la rezultoj estas pozitivaj. Tio estas la unua konfirmita kazo de COVID-19 en Maldivoj.


Laŭ donitaĵoj de la Ministerio pri Turismo de Maldivoj, nuntempe sur la insulo Kuredu estas pli ol 1 400 homoj, inkluzive de 709 turistoj kaj 728 laborantoj. Laŭraporte, la insulo estas fermita.


Laŭ raporto de la Agentejo pri San-Protekto de Maldivoj en la 8-a de marto, iu italo sur Batala-insulo havas simptomon de COVID-19, kaj ankaŭ la insulo estas limigita por turismo.


Redaktoro: Han Xin 

 

FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments