El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio plifortigas preventon kaj regadon de Spodoptera frugiperda

| 2020-03-11
Bookmark and Share


Wu Kongming, membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierado, antaŭvidis lastatempe, ke la katastrofo de Spodoptera frugiperda (speco de noktopapilio) eble trafos la basenon de Jangzio komence de aprilo, la basenon de la Flava Rivero en majo kaj nordorientan Ĉinion en junio.



Ili estas migrantaj fiinsektoj, alarmataj tutmonde de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN, ĉar ili estas fekundaj, moviĝas rapide kaj serioze damaĝas kreskadon de maizo kaj aliaj agrikulturaj plantoj.


La insektoj unuafoje invadis Ĉinion lastjare.



Por efike preventi kaj regi la insektojn, Esplor-Instituto de Medio kaj Planto sub la Ĉina Akademio de Tropikaj Agrikulturaj Sciencoj plifortigas monitoradon kaj teknik-esploradon por trakti la insektojn.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments