MOS: kazoj de COVID-19 ekster Ĉinio superis 20 mil
Laŭ raporto de Monda Organizo pri Sano (MOS), ĝis la 10-a horo de la 7-a de marto, laŭ la centra eŭropa horzono, en 93 landoj kaj regionoj ekster Ĉinio estas entute 21 110 konfirmitaj kazoj de COVID-19, el kiuj 413 mortis.
MOS konstatis, ke la spertoj de Ĉinio montras, ke la propagiĝo de la nova koronviruso estas malrapidigebla, kaj ĉiuj landoj devas daŭre klopodi por bridi la epidemion por ke oni havu pli da tempo por disvolvi vakcinon kaj kuracmetodon.
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments