Ĉinio ne malpermesas eksportadon de kirurgiaj maskoj
La 9an de marto Geng Shuang, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la Ĉina Ministerio de Komerco jam klare informis, ke la ĉina registaro neniam malpermesis eksportadon de kirurgiaj maskoj kaj krudmaterialoj por ilia farado, kaj kompanioj povas realigi tian komercon laŭ merkataj principoj.
Geng diris: "La epidemio estas senkora, tamen homoj havas simpation. Ĉinio volas venki siajn proprajn malfacilojn kaj samtempe provizi aliajn landojn per maskoj kaj aliaj medicinaj ekipaĵoj por helpi ilin batali kontraŭ la epidemio."
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments