El Popola Ĉinio>头条新闻>

Medicina roboto en la hospitalo Leishenshan en Wuhan

| 2020-03-09
Bookmark and Share


La 5-an de marto, oficiale ekfunkciis medicina roboto en la hospitalo Leishenshan en Wuhan. Alta je 1,5 metro, la roboto povas libere turniĝi kaj movi sin antaŭen aŭ malantaŭen, kaj aŭtomate plenumi laborojn, kiel desinfektado kaj transportado de medicinaj materialoj. Ĝi malpezigis la ŝarĝojn de medicinistoj kaj reduktis la riskon de reciproka infektiĝo.


Laŭraporte, la roboto estas produktita de iu entrepreno en Shenzhen, speciale por la hospitalo Leishenshan. Ĝi povas funkciadi por 8 horoj post unufoja ŝargado. Portante desinfektan skatolon, la roboto povas desinfekti izolitajn areojn per desinfektaĵa ŝpruca teknologio, kies efiko atingas normojn de desinfektado por operaciejo, kaj povas ankaŭ aŭtomate ĝustigi la ŝprucilon laŭ malsamaj celobjektoj. La roboto dufoje laboras por desinfektado ĉiu-tage kaj kapablas desinfekti areon de 120 kvadrataj metroj ĉiu-minuto, kio povas anstataŭi la laborojn de 4 profesiaj desinfektantoj. Krome, la roboto funkcias kiel "transportisto" kaj povas rapide kaj precize transporti medikamentojn kaj medicinajn aparatojn. Ĝi ankaŭ havas aliajn funkciojn kiel voĉe averti, aŭtomate identigi homojn, eviti obstaklojn ktp.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments