El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aperos masko kiu povas kontroli COVID-19

| 2020-03-09
Bookmark and Share



Laǔ raporto de China Daily en la 3-a de marto, britaj sciencistoj ektestos novan maskon kun tridimensie printita strioforma peco, kiu povas sorbi elspiritajn likverojn, en kiuj eble estas viruso aǔ bakterio. Per ekzamenado de tiuj pecoj en laboratorio, oni povas ricevi rilatan rezulton. Laǔ fakuloj de Leicester-Universitato, se la testo estos sukcesa, tiu masko povos esti uzata en grandskala kontrolado de viruso kaj efike bremsi la propagiĝon de COVID-19.


La masko povas kolekti elspiritajn mikrobojn en 30 minutoj. Nun en la mondo estas ĉirkaǔ 80 mil infektitoj de la nova koronviruso. Sciencistoj diris, ke per tiu masko, oni povas samtempe ekzameni grandan nombron da homoj, kaj tiel ne necesas meti ilin en longaj kvarantenoj.


Mike Barer, profesoro pri klinika mikrobiologio en la universitato, diris: “La nova rimedo estas kuraĝiga, ĉar ĝi povas konfirmi ĉu iu estas infektita antaǔ ekapero de simptomo.” Li aldonis: “Rilata kontrolado estas realigebla en ajna normala laboratorio por ekzameni virusojn”.


Laǔ esploristoj, antaǔe per tiu maniero oni sukcese kontrolis tuberkulozulojn. Por provi la efikon de tiu metodo en COVID-19, sciencistoj unue ĝin aplikos al malsanuloj de spira kanalo, kaj komparos la rezulton kun tiu testita per gorĝa testilo. Se la eksperimento montros, ke la metodo estas efika, ĝi estos aplikata al pacientoj de COVID-19 post du aǔ tri monatoj.


Laǔ la universitato, se amasa produktado estos realigita, la masko kostos nur kelkajn pencojn (malpli ol 0,1 usona dolaro).


Fotoj: Leicester-Universitato

Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments