El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eldonita Ĉinio, Ni Staras kun Vi! pri rakontoj de fremdlandanoj el 25 landoj dum la epidemio

| 2020-03-06
Bookmark and Share

Eldoniĝis la libro Ĉinio, Ni Staras kun Vi! en la ĉina kaj angla versioj. La libro, eldonita de la eldonejo Nova Stelo de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), enhavas 40 artikolojn, pli ol 300 bildojn kaj koncernajn videaĵojn verkitajn de 35 eksterlandaj dungitoj de ĈIEG el 25 landoj, kiuj laboras aǔ revenis al Ĉinio dum la epidemio de COVID-19. La videaĵoj estas videblaj per skanado de rilataj dudimensiaj kodoj.



Rafael Zerbetto, brazila esperantisto kaj redaktoro de El Popola Ĉinio, rakontis pri siaj spertoj en Brazilo post kiam li revenis al sia hejmloko komence de la epidemio. La spertoj instigis lin senhezite reveni al Ĉinio, celante, ke tutmondaj esperantistoj legu pri la vero pri la epidemio, kaj ke absurdaj onidiroj ne plu estu cirkulataj, ĉar nur la vero povas forigi misgvidon kaj antaǔjuĝon.


La libro kolektas registrojn pri specialaj spertoj, montras la respondecon de laborantoj en amaskomunikiloj kaj eldonejoj kaj la fidon de fremdlandanoj pri Ĉinio kaj la ĉina popolo. La registroj pri amo inter homoj kaj inter landoj manifestis la senhaŭtkoloran kaj senlandliman internaciisman spiriton okaze de katastrofo.


Redaktoro: Xie Ruifeng 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments