El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉino kiel eble plej rapide publikigos leĝon pri biosekureco

| 2020-03-06
Bookmark and Share


La 2-an de marto, proparolanto de Ministerio pri Nacidefendo de Ĉinio Wu Qian diris en la gazetara konferenco pri agadoj de la armeo en la batalo kontaǔ COVID-19, ke Ĉinio kiel eble plej rapide publikigos leĝon pri biosekureco kaj ellaboros rilatajn regulojn kaj sistemon.


Wu Qian diris, ke biosekureco estas delonge multe atentata de multaj landoj. En 1992, la Konferenco pri Medio kaj Disvolvado de Unuiĝintaj Nacioj aprobis du dokumentojn, nome Agendo 21 kaj Konvencio pri Biologia Diverseco, kiuj donas specialan atenton al bioteknologio. Por popola sano kaj ŝtataj sekureco kaj longdaŭraj paco kaj stabileco, Ĉinio decidis enskribi biosekurecon en la sistemon pri ŝtata sekureco kaj projekti sistemon pri preventado kaj regado de riskoj pri biosekureco por plue altigi ŝtatan kapablon ĉi-flanke.


“La epidemio reliefigis la gravecon de biosekureco,” diris Wu Qian: “Ĉinio kiel eble plej rapide publikigos leĝon pri biosekureco kaj ellaboros rilatajn regulojn kaj sistemon.”


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments