Brazila akademiano laŭdis ĉinan agadon kontraŭ COVID-19

| 2020-03-06
Bookmark and Share


Carlos Médicis Morel, plena membro de Brazila Akademio de Sciencoj kaj direktoro de la Centro por Teknologia Disvolviĝo pri Sano de Fondaĵo Oswaldo Cruz, antaŭ kelkaj tagoj estis intervjuita de Ĉina Mediata Grupo. Li substrekis, ke plifortigo de solidareco estas esenca por ke la homaro venku la batalon kontraŭ COVID-19, kaj aliaj landoj devas lerni el la altnivelaj spertoj de Ĉinio tiurilate.


Li ne komentis la unuajn konfirmitajn kazojn de COVID-19 en Brazilo, sed deklaris, ke estas tre frue por antaŭvidi la tendencon de ĝia evoluo en la lando. Li alvokis al pli intensa internacia kunlaboro por bremsi la disvastiĝon de la viruso.


"La tujaj rimedoj alprenitaj de la ĉina registaro por regi la epidemion estas ege impresaj. Ĉinio jam faris ĉion, kion ĝi povas fari, kaj mi certas je la fina venko de la lando en la batalo kontraŭ la nova koronviruso ", diris la akademiano.


Morel ankaŭ klarigis, ke en Brazilo ofte estas epidemioj de flava febro kaj dengo, tamen estas Ĉinio, kiu realigas altnivelan sciencan esploradon pri tiuj malsanoj. Pro tio, ambaŭ landoj delonge kunlaboras per projektoj kadre de biologio kaj biomedicino. La defio alportita de COVID-19 evidentigas, ke ambaŭ flankoj devas eĉ pli forte kunagadi por reagi kune al la defioj.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Ĉina Radio Internacia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments