El Popola Ĉinio>头条新闻>

Muziko trankviligas vunditajn korojn

| 2020-03-05
Bookmark and Share

Wan Ying uzas muzik-terapion konsoli homojn en Wuhan.


Muziko povas doni al homoj ĝojon kaj malĝojon nekompareblajn de vortoj.


Kiel la dana fabelisto Hans Christian Andersen diris: "Kie vortoj malsukcesas, muziko parolas." 


Trankviligaj kaj malrapidaj muziko kaj voĉo alportas komforton al tiuj, kiuj restas en urboj de Hubei.


"Emocioj, kiel timo, malĝojo kaj kolero, estis kaŭzitaj de la epidemio," diris Wan Ying, profesoro pri muzika edukado en la Muzika Konservatorio de Wuhan. Wan kunlaboras kun siaj kolegoj kaj studentoj por ke muziko faru la rolon.


La 1-an de februaro, interreta programo Muzik-Terapio estis lanĉita de la konservatorio. La programo havas elsendojn en mateno, posttagmezo kaj vespero.


La elsendoj kun ĉiu daŭro de 20 minutoj kovras diversajn ĝenrojn, inkluzive de klasika, popola kaj malpeza muzikoj. La unua elsendo ricevis 7 000 aŭskultojn, pli multe ol atendo de Wan.


Zhang Le, studento de Wan, partoprenas en la interreta programo.


La elsendoj estas adoptataj ankaŭ en tri portempaj hospitaloj en Wuhan. Wan diris: "La kuracistoj kaj flegistoj havas nur 30-minutan paŭzon dum deĵoroj. Tiuj elsendoj povas rapide ilin trankviligi."


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments