Subĉielaj ekranoj prezentas bildojn de medicinistoj en Hangzhou
Ekde la 2-a de marto, ĉiuj LED-ekranoj kaj subĉielaj amaskomunikiloj ambaŭborde de la rivero Qiantang en la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio, prezentadas bildojn pri medicinistoj, kiuj laboras ĉe la fronto de la kontraŭbatalo al la epidemio. La bildoj samtempe aperas sur la diskonigaj muroj ĉe la bordoj de la rivero por saluti la medicinistojn. La prezentado daŭros 15 tagojn.
La 3-an de marto, bildo de la fakulo Li Lanjuan aperis sur la grandega ekrano en Hangzhou.
La 3-an de marto, bildo de medicinisto sur ekrano ĉe la Okcidenta Lago
La 3-an de marto, lokano antaŭ la ekrano
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat