El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dezertaj lokustoj eble invados Ĉinion

| 2020-03-05
Bookmark and Share


Katastrofo de dezertaj lokustoj disvastiĝas en orienta Afriko kaj okcidenta Azio, kaj multaj landoj anoncis urĝan staton.


La Ŝtata Administracio de Forstumo kaj Herbejoj atentas tion kaj petas fakulojn prijuĝi influon de la dezertaj lokustoj sur ĉinaj herbejoj kaj adopti necesajn rimedojn.


Estas kvar historiaj notoj pri dezertaj lokustoj en Yunnan kaj Tibeto de Ĉinio. Tamen, la dezertaj lokustoj ne estis en granda nombro nek kaŭzis severan damaĝon.


Laŭ fakuloj, la dezertaj lokustoj eble en junio kaj julio atingos Tibeton de Ĉinio el Pakistano kaj Barato laŭ rivervaloj de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, aŭ flugos orienten tra Birmo al Yunnan de Ĉinio, aŭ migros norden al Kazaĥio kaj poste al Xinjiang de Ĉinio.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments