Ĉinaj tagaj produktokapablo kaj produktokvanto de maskoj respektive superis 100 milionojn
La 2-an de marto, la Nacia Komisiono de Disvolvado kaj Reformado anoncis, ke rapide kreskas la tagaj produktokapablo kaj produktokvanto de maskoj, kaj ili ambaǔ superis 100 milionojn.
Laǔ la informo, la 29-an de februaro, la tutlanda taga produktokapablo de maskoj, inkluzive de ordinaraj, medicinaj kaj N95-aj, atingis 110 milionojn kaj la tutlanda taga produktokvanto de maskoj estas 116 milionoj. Tio signifas, ke la produktokapablo kaj produktokvanto de maskoj respektive 5,2-obliĝis kaj 12-obliĝis kompare kun tiuj en la 1-a de februaro. Tiel, manko de maskoj estas mildigita. Nun la tagaj produktokapablo kaj produktokvanto de N95-maskoj respektive estas 1,96 milionoj kaj 1,66 milionoj.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat