El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekinaj supermezlernejanoj ekzameniĝas hejme

| 2020-03-04
Bookmark and Share


De la 3-a ĝis la 6-a de marto, triajaruloj de supermezlernejoj de Pekino ekzameniĝas hejme. La tagordo de la ekzameno estas sama kiel tiu de la nova universitata enir-ekzameno, kiu daŭros kvar tagojn. 


Ĉi-jare en Pekino komenciĝos la nova universitata enir-ekzameno. Pro la epidemio, la prova ekzameno estis prokrastita, kaj okazas inter la 3-a kaj la 6-a de marto.


Ĉiu kandidato ekzameniĝas laŭ la aranĝoj de la mezlernejo. Ricevinte demandojn, kandidatoj faras respondojn konscie aŭ kontrolate de gepatroj. Fininte la ekzamenon, ili enretigos la respondojn per dokumento aŭ foto, laŭ postuloj de la lernejo.


Instruistoj rete legos la respondojn kaj donos notojn laŭ unueca normo. La rezultoj estos kolektitaj de eduka institucio de Pekino.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments