Brazilaj esploristoj vicrivelis genaron de koronviruso identigita en la lando

| 2020-03-03
Bookmark and Share


Post nur 48 horoj ekde la konfirmo de la unua brazila kazo de COVID-19, kaŭzita de la nova koronaviruso (SARS-CoV-2), brazilaj esploristoj vicrivelis la genaron de la viruso alveninta en la landon.


La laboro estis farita de sciencistoj de Instituto Adolfo Lutz, Instituto pri Tropika Medicino de la Fakultato pri Medicino de Universitato de San-Paŭlo kaj Universitato de Oksfordo, tiu lasta en Britio. Ili partoprenas en internacia projekto nomita Cadde, kunfinancata de Fapesp (Fondaĵo por Subtenado de Sciencaj Esploroj de la Ŝtato San-Paŭlo) el Brazilo kaj Esplorcentro pri Medicino el Britio, kiu celas disvolvi novajn teknikojn por realtempe monitori epidemiojn.


Koni la kompletan genaron de la viruso, konata kiel SARS-CoV-2, en diversaj lokoj, kie ĝi aperas, gravas por kompreni kiel ĝi propagiĝas kaj detektas mutaciojn, kiuj povas ŝanĝi la evoluon de la malsano. Tiuj informoj estas ege utilaj por la disvolvado de vakcinoj kaj kuracadoj.


La specimeno de la viruso estis elprenita de la 61-jara paciento el San-Paŭlo, kiu restis dum preskaŭ du semajnoj en la regiono Lombardujo, en Italio, kaj estas genetike simila al tiu de genaro vicrivelita en Germanio.


Italaj esploristoj jam izolis la viruson cirkulantan en la lando, sed ankoraŭ ne diskonigis la genaron en publika datumbazo por komparo.


"La vicriveliĝo ne malkaŝas multajn novajn informojn, tamen substrekindas tio, ke ni kapablas rapide fari ĝin kaj igi ĝin havebla al aliaj sciencistoj tra la mondo. Ju pli multe da genaroj ni havu, des pli bone ni povos kompreni kiel la epidemio evoluas tra la mondo. Por tio ni bezonas tre rapide vicriveli la genaron", klarigis Ester Sabino, de la Instituto pri Tropika Medicino.


Averaĝe, en aliaj landoj, esplorgrupoj daŭras ĉirkaŭ 15 tagojn por fini la vicriveliĝon. La brazila projekto estis lanĉita precize kun la celo simpligi ĉi tiun procezon, por diskonigi la informojn pli rapide.


“Ni laboris por disvolvi rapidan kaj malmultekostan teknologion. El ĉiu nova kazo konfirmita de Instituto Adolfo Lutz ni kolektos specimenon kaj vicrivelos ĝian genaron. La ideo estas provizi informojn uzeblajn por kompreni la nunan epidemion, por ke aliaj sciencistoj povu kompari la datumojn. Ĉi tiu monda ĉeno de informoj estas tre grava, por ke la mondo povu reagi al la epidemio ", ŝi diris.


Ŝi ankaŭ deklaris, ke la vicriveliĝo evidentigas etajn mutaciojn, sed ili okazas eĉ malrapide kompare kun kelkaj aliaj virusoj.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: O Estado de S. Paulo


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments