Sub la Komuna Ĉielo | Mongolio per agadoj montras kio estas bonaj najbaroj
La mongolaj registaro kaj popolo subtenas Ĉinion kontraŭbatali la epidemion de COVID-19 per pragmataj agadoj: vizito de mongola prezidento al Ĉinio, donaco de 30 mil ŝafoj kaj 20 mil maskoj, mondonaco de kvin milionoj da juanoj (= 717,401 mil usonaj dolaroj) kaj diversaj kuraĝigaj vortoj al Ĉinio.
Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun mongola prezidento Khaltmaa Battulga en la Granda Popola Halo de Pekino en la 27a de februaro.
La 27an de februaro, mongola prezidento Khaltmaa Battulga vizitis Ĉinion. Li diris en Pekino, ke la mongola popolo rigardas la suferon de la ĉina popolo kiel sian propran kaj volas kune kun la ĉina popolo travivi la malfacilon. Li diris ankaŭ: "Parencoj bondeziras unu al la alia, kaj ankaŭ najbaroj tion faras."
Kontrolo de ŝarĝaŭto kun kontraŭepidemiaj provizaĵoj ĉe landlimo al Ĉinio
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat