El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu Usono sin pretigas por trakti la epidemion?

| 2020-03-03
Bookmark and Share

Lastatempe, Usona Centro por Regado kaj Preventado de Malsanoj (UCRPM) avertis, ke la propagiĝo de COVID-19 en Usono estas neevitebla. La centro klarigis en sia deklaro, ke la epidemio alportos severan influon sur la vivoj de usonanoj, kaj ĝi alvokis, ke firmaoj, hospitaloj, komunumoj kaj civitanoj sin pretigu por trakti la epidemion.


Malgaǔ tiu averto, usona prezidento Donald Trump plurfoje esprimis sian optimismon pri la epidemio. 



La 25-an de februaro, Trump diris en gazetara konferenco dum la vizito en Barato, ke multaj infektitoj en Usono resaniĝas kaj la epidemio tuj finiĝos. Samtage, li skribis en Twitter: "En Usono la epidemio de COVID-19 estas en regado. Usono tenas kontakton kun rilataj flankoj kaj landoj. UCRPM kaj Monda Organizo pri Sano laboras diligente kaj saĝe. Borsa merkato ekboniĝas."


Pri tio CNN respondis, ke multaj opinioj de Trump pri la epidemio estas eraraj aǔ pridubindaj. Unuflanke ili estas optimismaj, tamen aliflanke -- misgvidaj.


Nun estas pli kaj pli drastaj la kritikoj de popolamaso kaj amaskomunikiloj al la Blanka Domo pro ĝia trakt-maniero de la epidemio. Pro tio vespere de la 26-a de februaro, Trump kaj oficialuloj de UCRPM ĉeestis en la gazetara konferenco, en kiu Trump nomumis usonan vicprezidenton Mike Pence kiel respondeculo pri la laboroj rilataj al COVID-19. Trump diris, ke la esplorado pri vakcino bone progresas, kaj la krizo de infektiĝo en Usono estas malalta. Li aldonis: “Ni havas la plej grandan popolon en la mondo kaj ni vere estas pretaj”. 


Poste Anthony Fauci, estro de Nacia Instituto pri Alergioj kaj Infektaj Malsanoj, refutis en la gazetara konferenco, ke kvankam la esplorado pri vakcino progresas rapide, ĝia apliko postulas 1-1,5 jaron.


Laǔ raporto de la usona televidstacio Kanalo pri Novaĵoj kaj Negocoj por Konsumantoj en la 24-a de februaro, Chuck Schumer, ĉefo de Minoritata Partio en senato kaj usona demokrata senatano el Novjorko, kritikis, ke la buĝeto, je 2.5 miliardoj da usonaj dolaroj, asignitaj de la usona registaro por kontraǔbatali COVID-19 estas "tro malfrua kaj tro malmulta". Do, li en la 26-a de februaro anoncis proponon pri asigno de 8,5 miliardoj da usonaj dolaroj.


Samtempe, maskoj mankas al Usono. Laǔ Washington Post, Alex Azar, usona ministro pri sano, respondante la demandon de kongresano pri maskoj diris, ke Usono havas rezervon de 30 milionoj da N95-maskoj, la medicinistoj bezonas 300 milionojn da maskoj kaj la manko atingas 270 milionojn. Li diris:“Tio estas senprecedenca severa defio por homa sano en la tuta mondo”.


Patty Murray, usona demokrata senatano el Vaŝingtono, esprimis sian indignon dirante, ke la reago de la usona registaro al la epidemio estas neakceptebla kaj “ni ne devas fari planon ĝis la lasta minuto”.


Ĝis la 26-a de februaro, konfirmitaj kazoj en Usono kreskis al 60, inter kiuj 15 estas loĝantoj en Usono, 3 estas usonanoj revenintaj de Wuhan kaj la aliaj 42 el la ŝipo Diamant-Princino.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments