【Facila Radio-programo】Bonaj novaĵoj pri epidemio en Ĉinio
Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
Ŝtata Komisiono pri Sano(国家卫健委) kaj Hubei-a Komisiono pri Sano anoncis(宣布), en la 19-a de februaro, bonajn novaĵojn(好消息), kiuj montras bonan tendencon(趋势) pri la epidemio(疫情) en Ĉinio.
En la 18-a de februaro, unuafoje la nombro de elhospitaliĝintoj(出院者) superis (超过)tiun de nov-infektitoj(新感染者) en la sama tago.
En la 18-a de februaro, estis 57 805 konfirmitaj(确定的) infektitoj, kontraŭ 58 016 en la antaŭa tago.
La 18-an de februaro, 1 824 pacientoj(病人) resaniĝis(康复) kaj elhospitaliĝis. Tio signifas(意味着), ke la nombro de la tagaj elhospitaliĝintoj superis 1 000 en sinsekvaj 7 tagoj.
En la 18-a de februaro en regionoj(地区) ekster Hubei-provinco estis 56 nove konfirmitaj infektitoj, kun malkresko(下降) dum sinsekvaj 15 tagoj. La nombro de nove konfirmitaj infektitoj estis 890 la 3-an de februaro.
La nombro de nov-infektitoj ekster Hubei-provinco estas malpli ol 100 dum sinsekvaj du tagoj: 56 en la 18-a de februaro kaj 79 en la antaŭa tago.
La 18-an de februaro estas 1 660 nov-konfirmita kazoj(案例) en Wuhan, sed malpli ol 100 en ĉiuj aliaj urboj de Hubei.
Epidemio(疫情): Infekta malsano, samtempe kaj samloke trafanta multajn individuojn elmetitajn al samaj influoj.
Infekti(感染): Transigi malsanigajn mikrobojn.
Komisiono(委员会): Organo, komisiita esplori ian difinitan demandon aŭ plenumi ian difinitan taskon.
Konfirmi(确认): Plicertigi la verecon, sendubecon de io.
Paciento(病人): Persono, kiu ricevas kuracadon aŭ operacion.
Tendenco(趋势): Daŭra inklino al io.
Tiu estis la elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat