Recenzo: nova bitalbumo de Rafael Milhomen, Kien vi Iros?

| 2020-03-02
Bookmark and Share


La jaro 2020 komencis per bona novaĵo al esperantistoj: la lanĉo de nova bitalbumo de la brazila plurinstrumenta muzikisto Rafael Milhomem, kunproduktita de Vinilkosmo.


La unua kaj la lasta kanzonoj de tiu ĉi albumo estas la nuraj neinstrumentaj: ili estas la du pecoj da pano de la sandviĉo, kies farĉo estas instrumenta muziko inspirita de pluraj kulturoj de la mondo. Enkondukas la albumon la kanto Kien vi Iros?, invito al vojaĝo tra la mondo, “sen moviĝi de la loko”, per muziko.


La vojaĝo komenciĝas en nordorienta brazilo, per interesa aranĝo de tradicia muziko de brazila nordoriento, kiu miksas sonojn de akustikaj muzikiloj, per kiuj tia muziko estas tradicie ludata, kun tiuj de elektraj muzikiloj kiuj populariĝis inter la urbana junularo de la tuta mondo. La rezulto estas aŭskultinda.


Al Barato ni iras, per muziko kiu samtempe trankviligas kaj dancigas, en kiu fluto milde sonas. El tie ni revenas al Sud-Ameriko, kie sonas ankaŭ fluto, ĉifoje en Andaj Landoj, akompanata de aliaj muzikiloj.


El Andoj ni revenas al Azio, ĉi foje Al Ĉinio, kaj per la sono de kavakinjo* ni konatiĝas kun kernaj elementoj de jarmila muzika tradicio, kiu estas kutime ludata per aliaj muzikiloj.


Sekva lando estas Portugalio, lando de kavakinjo kaj fado, kun bunta kulturo kaj aŭskultinda muziko, bone reprezentata en tiu ĉi albumo. Kaj de tie ni iras al Okcidenta Centro de Brazilo, kie loĝas Rafael Milhomem. Per gitaro li sukcesis bone esprimi kiel sonas la tradicia muziko de tiu regiono. Sed nordorient-brazila muziko estas tiom bunta kaj riĉa, ke nova vizito al tiu regiono de la lando estas necesa, kaj ĉifoja muzika sperto malsimilas al tiu, kiun ni havis komence de la vojaĝo.


Kial ne transiri la Atlantikon kaj viziti Afrikon? Tie la muziko komenciĝas per sonoj de tamburoj kaj berimbao, poste aliaj muzikiloj aliĝas al la muziko. Sekve ni iras al Persujo, per muziko interesa kaj mistera.


Revenintaj al Brazilo, ni aŭskultas ĉoron el sudorienta parto de la lando. Kial ne profiti la okazon por viziti Argentinon? Tie ni povas ĝui agrablan muzikstilon, prezentitan per gitaroj kaj perkutilo. La vojaĝo estas finita.


Revenintaj al Hejmo, estas tempo por aŭskulti la plej pezan kaj kortuŝan kanzonon de la tuta albumo. Ĝi estis lanĉita pasintjare kiel unuopaĵo kaj kun teksto verkita de Marjorie Boulton. Tiu majstra verko de la poetino atentigas nin pri kiom stulta kaj aĉa estas la milito, kaj kiom noblaj estas amo kaj kunlaboro. La muziko de Rafael Milhomem potencigis la efikon de ŝia mesaĝo. Tiu ĉi kanto estas oportuna fermo por la albumo, ĉar ĝi konsciigas nin pri kiom grava estas paco, kiu siavice postulas amikecon inter la popoloj de la mondo, kaj tiu amikeco nur eblas se ni konatiĝu kun aliaj kulturoj per muzikvojaĝoj kiel tiu ĉi.


Aparte substrekindaj estas la divers-specaj muzikiloj en tiu ĉi bitalbumo, inter ili pluraj malmulte konataj de internacia publiko, la kontribuoj de pluraj muzikgastoj, la bela kaj potenca voĉo de Kaliene Araújo, kaj la vasta muzika esplorado kiun la artisto faris por realigi tiun ĉi muzikprojekton. La jarkomenco ne povus esti pli bona por esperanta muziko!


Eblas aŭskulti tiun ĉi albumon per elsendfluo de Vinilkosmo-ABONKLUBO aŭ post ĝia aĉeto sur la retejo de Vinilkosmo, kie vi ankaŭ povas senpage aŭskulti pecojn de la kantoj: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/lirika-hhoroj/rafael-milhomem/2-kien-vi-iros.html


*kavakinjo:(portugale: Cavaquinho) estas kordinstrumento el la familio de la plukinstrumentoj. Ĝi havas la formon de gitaro, sed estas pli malgranda.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments