Parkoj refunkcias en Pekino
La 17-an de februaro mi estis informita, ke la parko Beihai, en Pekino, estis denove malfermita, post kelksemajna fermo pro la epidemio de COVID-19 en Ĉinio. En Pekino la nombro de novaj kazoj reduktiĝis ĝis nulo en la 22-a de februaro kaj vivo iom post iom normaliĝas. Tio ne signifas, tamen, ke risko ne plu ekzistas, multaj homoj revenas al Pekino post la Printempa Festo kaj pro tio lokaj aŭtoritato petas, ke homoj daŭre estu zorgemaj, kaj la urbo daŭre alprenas rimedojn por eviti disiĝon de la viruso.
Mi komprenas la tiklan momenton, sed homa sano ankaŭ dependas de ekzercoj kaj dieto, kaj mi vidas kaŝitan danĝeron en la mem-kvarentena sistemo adoptita de Ĉinio: kiam homoj restas hejme, plejparto da ili malpli ofte ekzerciĝas, kaj multaj adoptas malbonajn manĝkutimojn. Mi supozas, ke aŭtoritatoj atentas pri tiu temo, kaj pro tio malfermis la parkojn al la publiko post pluraj semajnoj. Nun homoj povas ekzerciĝi ekster hejmo kaj tion mi alte taksas.
Post du semajnoj hejme, mia korpo estis petanta ekzercon, kaj mi decidis viziti la Violbambuan Parkon, proksime al mia hejmo, por kontroli la situacion tie. Ĉe la enirejo de la parko, estis pli da gardistoj ol kutime. Unu el ili sidiĝas malantaŭ ekrano de komputilo kaj kontrolas subruĝajn imagojn kaptitajn de speciala kamerao kiu filmas homojn enirantaj la parkon, kaj tiel kapablas scii ĉu la persono estas malsana aŭ ne.
Ene de la parko, mi unue atentis pri la printempfesta dekoracio: ĝi estis ankoraŭ tie, por pli longa tempo ol planite. Estas malpli da homoj ol kutime, sed pli da ol mi supozis. Kelkaj homoj estis kurantaj aŭ farantaj ekzercojn, sed plejparto estis nur promenantaj, kaj estis multaj gepatroj kun infanoj, kvankam la ludejo ne estas funkcianta.
Sur la granda lago mi vidis la postrestaĵojn de glitilo el glacio, kiun oni inaŭguris komence de la januaro por infana amuziĝo dum vintro. La frostigita lago estas uzata dum vintro por sketado kaj sledado, sed ĉi foje, pro la nekutime varma vintro, kiam mi vizitis tiun parkon en januaro, antaŭ mia vojaĝo al Brazilo, nur parto de la sledejo estis funkcianta, kaj oni estis ankoraŭ muntante la sketejon. Mi supozas, ke ĝi eĉ ne estis uzata, ĉar ĝia inaŭguro devus okazi pli-malpli en la epoko kiam pekinanoj komencis hejman kvarantenon pro la epidemio. Kiom da malprofito tiu negoco donis ĉi jare! Kaj kiom da laboro vane realigita: post finkonstruado de la sketejo, oni tuj devis malmulti ĝin, kaj nun glacio jam fandiĝis.
Promenante ĉirkaŭ la lago mi vidis kelkajn anasojn. Ili kaj la kolomboj estis la nuraj senmaskuloj tie, kaj estis tute trankvilaj, sen zorgi pri la malsano kiu terurigas homojn. Mi iom evitis alproksimiĝi al aliaj homoj, afero ne malfacila, ĉar estis multe da spaco por malmultaj homoj. Mi samtempe ĝojis konstati, ke la vivo iom post iom normaliĝas en Pekino.
La apuda lago, ankaŭ granda, estis sekigita kaj kovrita de artefarita neĝo jam en novembro, kaj tie estis konstruita ludejo por infanoj. Ĉi-foje mi vidis laboristojn okupatajn pri malmuntado de la ludejo. Tiu lago baldaŭ ricevos akvon denove, kaj en somero ricevos multajn turistojn, kiuj tie promenos per boato por foti de proksime la belajn lotusflorojn kiuj tie kreskas.
Dimanĉe mi decidis bicikli ĝis Beihai-parko kaj profiti la mankon da homoj en tiu parko, kutime homplena. Dumvoje mi vidis barikadojn ĉe la enirejoj de hutongoj kaj loĝvartaloj, kie gardistoj kaj volontuloj kontrolas ĉiujn vizitantojn. Mi ankaŭ rimarkis ion aparte prizorgindan: kelkaj homoj, ĉefe viroj, demetas sian maskon por fumi cigaredon surstrate!
Mi alvenis en Beihai kaj eniris la parkon post kontrolo per kamerao simila al tiu instalita ĉe la alia parko, kiun mi vizitis en la pasinta tago. Estis pli da vizitantoj ol mi povis imagi, sed malpli ol kutime, kaj ne eblis fari belajn fotojn de la pejzaĝo pro la malbona vetero tiutage. Restoracioj, servoj kaj apartaj vidindejoj ene de la parko estas fermitaj por la publiko, kaj la okcidenta pordego ankaŭ estas fermita.
Kiam mi vizitis Beihai-parkon komence de printempo antaŭ du jaroj, tie estis bunta kultura vivo: homoj dancantaj, ludantaj muzikon, praktikantaj kaligrafion surplanke per peniko kaj akvo... Mi sopiras la kulturan vivon de ĉinaj parkoj, sed en tiu ĉi momento homoj ne povas amasiĝi, kaj estas pli bone tiel, ĉar amasiĝo estas risko por ĉiuj.
El Beihai mi vidis la tegmenton de pavilono sur monteto en la apuda Jinshan-parko kaj decidis iri tien: tiu pavilono estas la plej bona loko por foti la Malpermesitan Urbon, sed tie oni kutime disputas spacon kun amasego da fotemaj turistoj. Ĉi foje estis tre malmultaj homoj tie kaj oni povis facile trovi bonan angulon por foti la Malpermesitan urbon, sed oni ne rajtas iri ĝis la pavilono, nur ĝis la rigardejo sub ĝi. Cetere mi konstatis, ke pro la epidemio la Malpermesita Urbo fariĝis malpermesata urbo: muzeoj kaj amasturismejoj daŭre estas fermitaj. Eksterlandanoj foje al mi demandas ĉu jam eblas viziti la Grandan Muron. Mi kredas ke ne, ĉar samkiel la Malpermesita (nuntempe malpermesata) Urbo, Granda Muro allogas multegon da turistoj kaj ili restas tre proksime unuj al aliaj, ĝuste la plej evitinda afero en tiu ĉi momento.
Mi subeniris la monton per alia vojo kaj atingis pavilonon kiu estis plenplena de muzikistoj kaj dancistoj kiam mi unuafoje vizitis tiun parkon. Ĉifoje ĝi estis dezerta, kaj estis neniu homo en la ĉirkaŭaĵo. Mi profitis, ke mi estis for de aliuloj, por trinki akvon, kiun mi kunportis el hejmo en mia dorsosako. Kaj mi revenis al mia hejmo post mia unua promenado en Pekino ekde la komenco de la epidemio.
Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat