El Popola Ĉinio>头条新闻>

Warren Buffett anstataŭigis nesaĝtelefonon per Apple-telefono

| 2020-02-28
Bookmark and Share


Laŭ raporto de fremdlanda amaskomunikilo, 89-jara Warren Buffett, unu el la akciuloj de la kompanio Apple, finfine fariĝis uzanto de saĝtelefono.


Li anstataŭigis sian Samsung-telefonon Haven per Apple-telefono, tamen li ne malkaŝis, kiun modelon li uzas.



Buffett diris, ke li ne aĉetis la saĝtelefonon. Ĝi estas unu el la donacoj de kelkaj homoj, inkluzive de Tim Cook, ĉefadministranto de Apple. En la lastaj jaroj, Cook klopodis por persvadi Buffett uzi aparatojn de Apple. Cook eĉ diris en 2018, ke li pretas flugi al Omaha por doni teknikan subtenon al Buffett okaze de bezono.


Finfine Buffett ŝanĝis sian vidpunkton, tamen li diris, ke li uzas Apple-telefonon nur por fari telefonavokon. Krome, li havas porteblan komputilon iPad por serĉado kaj esplorado pri la merkato de akcioj.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments