El Popola Ĉinio>头条新闻>

Letero el William N. Brown, malnova amiko de Ĉinio

| 2020-02-27
Bookmark and Share


Klopodoj kaj rezultoj de la ĉinaj registaro kaj popolo en la batalo kontraŭ la epidemio de COVID-19 estas internacie agnoskataj. En la 19a de februaro profesoro William N. Brown, verkinto de la libro Kiel ni enamiĝis al Ĉinio eldonita de Fremdlingva Eldonejo, sendis leteron el Kalifornio de Usono al kolegoj de la eldonejo. Li diris, surbaze de scienca racio kaj riĉaj spertoj, ke la malfermeco, travidebleco, bonefiko kaj respondeco de la ĉina registaro en la batalo kontraŭ la epidemio estas raraj en la mondo, kaj la publika sansistemo starigita post fondiĝo de la nova Ĉinio kaj kuracado ĝuata de la ĉina popolo estas alia miraklo ofte neglektita.


Ni legu kion li skribis.


Karaj kolegoj el Fremdlingva Eldonejo,


Salutojn el Kalifornio! Ni deziras, ke vi ĉiuj estu sekuraj kaj sanaj en Pekino.


Ni atenteme sekvas la novaĵojn pri COVID-19 en Ĉinio, kaj tiel kortuŝaj estas la reago de la ĉina registaro al la krizo kaj la firma decido de la ĉina popolo kontraŭbatali la epidemion! Multaj ĉinaj amikoj sendis al mi mesaĝojn pri kiel ili optimisme alfrontas la viruson. Iu knabino en Xiamen skribis, "Mi estas en 14-taga kvaranteno. Mi povas poŝtelefone mendi vivbezonaĵojn, kiuj estas sendataj al mia pordo, kaj mi restas en kontaktado kun amikoj per sociaj retejoj kaj studas perinterrete. Ni scias, ke la kvaranteno kaj limigoj estas por nia sekureco."


La mondo devas danki Ĉinion, ĉar neniu alia lando kaj popolo povas tiel decideme kaj kuraĝe alfronti la defion kiel Ĉinio montris.


Estas ironie, ke okcidentaj amaskomunikiloj komparas COVID-19 kun SARSo (Sever-Akuta Spira Sindromo), sed ili ne parolas pri la porka gripo en Usono en 2009 nek pri la fakto, ke la gripo ne estis bridita dum kelkaj monatoj. Ili ne parolas ankaŭ pri MERS (Mez-Orienta Spira Sindromo), al kiu okcidentaj registaroj malrapide respondis, kaj ĝia mortokvanto superis 40%. Tamen en Ĉinio, ene de du semajnoj, ĉinaj sciencistoj apartigis la genaron de tiu nova viruso kaj publikigis rilatan informon al la tuta mondo.


Pri la mallonga prokrasto por anonci la eventon al la publiko -- tio estis akceptebla. Samkiel ni neniam krias "fajris" en homplena ĉambro, ni ne devas paniki la publikon antaŭ konfirmo de epidemion ĝis kiam ĝi estas certa. Je tio konsistas prudento. Sed post kiam la registaro certiĝis pri la epidemio, ĝi reagis rapide, decideme kaj eĉ sinofere. Ĉinio elspezas miliardojn da usonaj dolaroj ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por aliaj landoj.


Mi ne estas surprizita pro la bonaj kondutoj de ĉinaj medicinaj taĉmentoj en traktado de la epidemio. Multaj homoj, inkluzive de ĉinoj, miras pri tio, ke iuj okcidentaj fakuloj diris, ke eĉ en la 1970aj jaroj medicina prizorgo por ordinaraj homoj en ĉinaj kamparoj kaj urboj estis pli bona ol tiu en Usono! En 1979 d-ro Viktor Sidel parolis antaŭ reprezentantoj de la usona registaro kaj kolerigis kelkajn el ili, kiam li montris per statistikoj, ke Ĉinio faris pli bonan laboron por kontentigi sanpostulojn de la popolo kompare kun la riĉa Usono!


D-ro Sidel ofte legis la ĉinan gazeton China Reconstructs (kies nuntempa nomo estas China Today) kaj vizitis Ĉinion trifoje en la 1970-1980-aj jaroj. Li konsternis la usonajn gvidantojn per siaj paroloj pri tio, ke la mortokvanto de beboj en Novjorko estis duobla de tiu en Ŝanhajo -- kaj la mortokvanto de neblankhaŭtaj beboj estis triobla. Li ankaŭ klarigis pri kiel ĉinaj laboroj en imunigo estas pli bona ol la usona. Li diris: "Ĉinio estis malriĉa lando, sed malgraŭ la malalta teknologio-nivelo, Ĉinio havis nekredeblajn progresojn pri sanprizorgado de la popolo en la pasintaj 30 jaroj".


D-ro Sidel ankaŭ komparis Ĉinion kun aliaj evoluantaj aziaj landoj: "En Ĉinio oni kutime vidas sanajn homojn. Se vi vojaĝis al aliaj malriĉaj landoj de Azio, vi havas malsaman senton pri malsamaj aspektoj kaj malbona sanstato de homoj sur stratoj."


D-ro Sidel surprizis la aŭskultantojn, dirante: "Parto de ĉi tiu sanstat-ŝanĝo de la antaŭa generacio en Ĉinio havas nenian rilaton kun medicino. Ĝi rilatas al manĝaĵoj, loĝejoj, vestoj kaj vivmanieroj." Lia sekva diraĵo estis pli surpriza. Li diris: "Dispono de nutraĵoj estas pli grava por sano ol medicina prizorgo."


Pri pli bonaj manĝaĵoj, loĝejoj, vestoj kaj socio de Ĉinio, d-ro Sidel menciis la ĉinan revon. Kvankam pasis dekoj da jaroj, oni nomis ĝin revo aŭ kuraĝe kredis, ke ĝi ja povos fariĝi realo de Ĉinio.


Iuj eble memoros 2020 pro la viruso, sed la historio memoros 2020, en kiu Ĉinio plenumas la celon forigi malriĉecon, iniciatitan de ĉina prezidanto Xi Jinping.


Hodiaŭ matene mi aŭdis, ke malgraŭ malfaciloj la Fremdlingva Eldonejo redaktas la libron Bloki la urbon: Rakonto pri Wuhan. Gratulojn! Vi neniam ĉesas mirigi min per diskonigo de Ĉinio al la mondo! Dankon, ke vi jam de 70 jaroj kontribuas por ke la mondo vidu la veran Ĉinion, kaj vidu ankaŭ, kiel la ĉina revo fariĝos la monda.


Ĉiuj homoj estas revemaj kaj esperas heredigi pli bonan vivon, kun paco kaj prospero, al siaj posteuloj. Sed ĉu aliaj landoj vere havas tian esperon?


Kiam iu usona ŝtatgvidanto pridubis, ĉu la revo de d-ro Sidel pri pli bona kuracado en Usono povus fariĝi realo, d-ro Sidel respondis: "Atingi valorajn celojn, kiel vi scias, neniam estas facile. Tamen indas provi."


Ĉinio neniam ĉesas provi, kaj pasio kaj persistemo estos repagitaj. Tio estas kion la Fremdlingva Eldonejo montras al la mondo. Kiel ni diras en Fujian: Venko venas de klopodoj!


Dankon al Fremdlingva Eldonejo. Mi legas viajn publikaĵojn ekde la 1970aj jaroj, sed mi neniam imagis, ke iutage mi havus la honoron kunlabori kun vi. Ĉi-jare vi certe prezentos pli da ĉinaj rakontoj al la mondo. Ni jam havas rakontojn pri la batalo de la ĉinaj registaro kaj popolo kontraŭ la viruso. Ni havas ankaŭ rakonton pri forigo de malriĉeco en la lando kun plej multe da loĝantoj.


Strebu, Fremdlingva Eldonejo! Ni daŭre donu esperon al la mondo per ĉinaj rakontoj!


Respekton kaj amon al vi ĉiuj.


Will Brown

Februaro 19, 2020


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments