El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ministroj pri nacidefendo de ASOAL-landoj laŭdas Ĉinion pro ĝia klopodado kontraŭ COVID-19

| 2020-02-26
Bookmark and Share


Neoficiala kunveno de ministroj pri nacidefendo de la membrolandoj de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) okazis la 19-an de februaro en Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio. En la kunveno, la ministroj publikigis komunan deklaron, alte taksis la klopodadojn de Ĉinio en la batalo kontraŭ COVID-19 kaj emfazis, ke ASOAL-landoj devas plifortigi kunlaboron en preventado de la epidemio.


La deklaro esprimas zorgon pri la epidemio, aplaŭdon al Ĉinio pro la klopodado kontraŭ la epidemio kaj konsolon al la landoj, regionoj kaj homoj influitaj de la epidemio.


La deklaro montras, ke ASOAL-landoj devas aktive trakti la epidemion kaj plifortigi kunlaborojn pri milita medicino kaj informa interŝanĝo.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments