El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉesigu panikon, singardu kontraŭ "politika viruso"... Internaciaj amaskomunikiloj eligas raciajn voĉojn

| 2020-02-24
Bookmark and Share


Farado de paniko pri propagiĝo de la epidemio de COVID-19, izoligo kaj malamikigo al ĉinoj kaj fifamigo al la ĉina ekonomio... En la lastaj tagoj la epidemio kiel spegulo reflektis aĉajn aspektojn de iuj okcidentaj amaskomunikiloj kaj politikistoj.


Laŭ donitaĵoj el la Akademio de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj la Mondo, ĝis la 19a de februaro ĉirkaŭ 1 200 ĉefaj amaskomunikiloj el pli ol 150 landoj kaj regionoj faris pli ol 100 mil raportojn pri la epidemio de COVID-19, pli ol 2 000 ĉiutage. Ĉar Ĉinio alprenas multajn rimedojn por preventi kaj bridi la epidemion, multaj eksterlandaj amaskomunikiloj eligas voĉojn racian, justan kaj objektivan. Ili alvokas, ke oni ĉesigu panikon kaj plifortigu kunlaboron por kune trakti la epidemion.


Antaŭaj epidemioj


La hispana tagĵurnalo La Vanguardia aperigis artikolon "Ne timu epidemie" verkitan de Manuel Castells en la 15a de februaro. Ĝi klarigas, ke estis epidemioj en la antikveco, ekzemple la nigra pesto kaŭzinta 34 milionojn da mortoj, kaj variolo, kiu mortigis 46% de serboj. Tamen, kun pliboniĝo de publikaj san-kondiĉoj kaj progreso de medicinaj teknikoj, oni ne devas timi epidemiojn. La verkinto de la artikolo diris, ke la mortprocento de la epidemio de COVID-19 estas nur 2,3%, malpli alta ol tiu de sezonaj malvarmumoj, kaj plejparto de la malsanuloj de COVID-19 resaniĝas post kelktaga kuracado. Pro tio, troa paniko estas nenecesa.


Singardo kontraŭ politika viruso minacanta Ĉinion


La 14an de februaro la germana tagĵurnalo Die Tageszeitung aperigis artikolon "Kie troviĝas simpatio", kiu kritikas la germanan gazeton Der Spiegel pro ĝia artikolo titolita "Nova koronviruso: Fabrikita en Ĉinio". La sendependa verkinto Fabian Kretschmer loĝas en Pekino ekde 2019. Li klarigis en la artikolo, ke li estas ŝokita, ke raportoj el iuj okcidentaj landoj, precipe el iuj anglalingvaj ĵurnalistoj loĝantaj en Ĉinio, ne esprimas simpation al la ĉina popolo. "La epidemio faris premon sur plejmulte da ĉinoj, kaj eĉ kaŭzas morton." Li diris ankaŭ: "La striktaj rimedoj de la ĉina registaro devas esti laŭdataj. Meti en kvarantenon la tutan provincon kun ĉirkaŭ 60 milionoj da loĝantoj estas senprecedenca faro en la homara historio. Rapidaj riproĉoj estas neraciaj."


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments