El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pluraj universitatoj en Ĉinio komencis la novan semestron interrete

| 2020-02-21
Bookmark and Share

Pro la epidemio, ĉinaj universitatoj, kiel Pekina Universitato kaj Tsinghua-Universitato, ŝanĝis siajn planojn por la nova printempa semestro kaj komencis retan instruadon en la 17-a de februaro.


Tiu-tage, Tsinghua-Universitato oficiale komencis la interretan instruadon. En la printempa semestro de 2020, la universitato starigos entute 4 254 kursojn, en kiuj partoprenos 2 681 instruistoj kaj 25 091 studentoj. Interalie, 3 923 kursoj estos instruataj surrete, kaj aliaj 331 (inkluzive de eksperimentaj kursoj kaj la kursoj, kiuj ne povas atingi bonan efikon per interreta instruado kaj ne rilatas al diplomiĝo de studentoj) estos prokrastitaj aŭ nuligitaj.


En la printempa semestro de 2020, Pekina Universitato faros diversajn retajn instruadojn kiel surloka dissendo, videaĵa dissendo, MOOC (granda reta malferma kurso), videokonferenco kaj privata reta kurseto por 2 613 bakalaŭrecaj kursoj kaj 1 824 magistrecaj.


Ĉi-semajne, ĉinaj universitatoj, kiuj komencis interretan instruadon, inkluzivas Nankai-universitaton, Pekinan Teknologian kaj Komercan Universitaton, Pekinan Universitaton de Kemiaj Teknologioj, Pekinan Sportan Universitaton kaj aliajn.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments