El Popola Ĉinio>头条新闻>

Itala profesoro: viruso ne havas ŝtatanecon, mi ne havas kialon foriri de Ĉinio

| 2020-02-21
Bookmark and Share


Alessandra Cappelletti estas itala vicprofesoro, kiu nun instruas en Xi'an-a Jiaotong-Liverpola Universitato en la urbo Suzhou de Jiangsu-provinco, orienta Ĉinio. Ŝi opinias, ke la rimedoj de la ĉina registaro kontraǔ la epidemio ludas pozitivan rolon, kaj ŝi volas kunesti kun ĉinoj.


Ŝi laboras kiel vicprofesoro pri internaciaj rilatoj en la universitato, kunfunkciigata de Ĉinio kaj Britio, por du jaroj. Suzhou, samkiel aliaj lokoj en Ĉinio, prenis severajn rimedojn kontraǔ la epidemio. Krom superbazaroj kaj apotekoj, multaj publikaj lokoj estas fermitaj. Kvankam nun ŝi ankoraǔ ne povas reveni al la universitato, ŝi pensas, ke rilataj rimedoj jam ekefikis, ĉar dum la lastaj tagoj estis tre malmultaj nove konfirmitaj infektitoj.


Ŝi diris: "La registaro de Suzhou  adoptis severajn rimedojn por preventi kaj bremsi la epidemion kaj faras tion, kio ĝi devas fari. Pro tio la epidemio estas bone regata en tiu urbo kun multaj enmigrintoj. Krome, la loka registaro publikigas detalajn infromojn pri la epidemio ne nur al ĉinaj civitanoj, sed ankaǔ al fremdlandanoj ĉiutage. Tiuj informoj estas ĝustaj kaj travideblaj."


Ŝi opinias, ke viruso ne havas ŝtatanecon, ĝi estas defio por la homaro.


Restante hejme, Cappelletti estas okupita. Ŝi aliĝis al iu volontularo, kiu senpage interrete instruas la anglan lingvon al lernantoj en Hubei-provinco. Krom tio, kun la helpo de itala Ruĝa Kruco, ŝi kolektas maskojn por helpi Ĉinion. Ŝi diris, ke ŝi ne forlasos Ĉinion pro la epidemio, "La unua kialo estas, se vi estas traktata kiel familianon en la lando, kie vi vivas, vi devas esti kun tiu lando en malfacila momento. La dua estas, ke mi ne pensas ke la epidemio estas tiel serioza, ke fremdlandanoj devas foriri. Ĉiuj homoj eblas esti infektitaj. Se ni malsaniĝus, ni devas viziti kuraciston samkiel en aliaj landoj. Mi ne opinias, ke mi estas pli sekura en Italio aǔ Aǔstralio. Tial mi ne havas kialon foriri de Ĉinio."


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments