Refunkcias ĉin-eŭropaj kargotrajnoj en Nanchang
La 17-an de februaro ĉin-eŭropa kargotrajno ekveturis de la urbo Nanchang en la provinco Jiangxi, sudorienta Ĉinio, al Moskvo de Rusio kaj Minsko de Belorusio. Tio signifas, ke refunkcias la ĉin-eŭropaj kargotrajnoj en Nanchang. La kargotrajno transportas 41 kontenerojn da varoj, kiel aŭto-pecoj, maŝinoj kaj vestaĵoj, faritaj en Jiangxi.
La ekveturonta ĉin-eŭropa kargotrajno
Ĉin-eŭropaj kargotrajnoj en Nanchang
Stiristo reguliganta ĉin-eŭropan kargotrajnon en Nanchang
Fotoj: Hu Chenhuan, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments