Sub la Komuna Ĉielo | Saed Abbasi: Dum la epidemio, mi estas en Ŝanhajo
Saed Abbasi, irana esperantisto kaj komercisto, nun laboras en la kompanio Magenta (Magenta SHANGHAI Trading co,ltd) en Ŝanhajo. Ĉijare li pasigis la Printempan Feston en Ŝanhajo, kaj antaŭ nelonge ni intervjuis lin. Kiel li vivas en Ĉinio?
Ĉiujare Ŝanhajo por eksterlandanoj, kiuj loĝas kaj decidas resti dum la Printempa Festo ĉi tie, montras ne kutiman vizaĝon.
Por mi la memoro de unuaj printempaj festoj en Ĉinio ĉiam nodiĝis al subitaj kaj senfinaj orelŝiraj sonoj de petardoj kaj sinsekvaj fajroludoj kiuj lumigis la noktan ĉielon dum la momento de transjariĝo.
Jam de ses jaroj tian etoson (pro sekurecaj kaj sanaj kialoj) oni ne plu spertas ene de internaj voj-ringoj de la grandaj urboj; interalie same en Ŝanhajo. Granda parto de ne-lokaj loĝantoj de la urbo foriras por festi kun familianoj en sia propra hejmo kaj la influo de tiu amasa translokiĝo ĉiam estas plej klara en Ŝanhajo. Sur la vastaj stratoj de la urbo kaj en la stacidomoj de la meroo, mi sentas ke la hastema urbo ne plu hastas. Mi imagas ke la stratoj kaj aleoj tuj pli-larĝiĝas dum tiu ĝoja momento de ne-hastemo. La urbon regas ne-kutima silento.
Ĉijare dum la epidemio eĉ tiu silento ne estis sama.
Mi, kiel eble multaj aliaj, nuligis ajnan planon por viziti amikojn en iliaj domoj kaj nur telefone aŭ rete gratulis ilin pro la novjaro. Ankaŭ mi, laŭ la rekomendoj, aĉetis iom pli da manĝaĵoj kaj komencis kuiri hejme; same limigis frekventadon al ekster la domo (certe iom teda!).
Post paso de la unua ŝoko, kiam mi unua-foje ekeliris; mi rimarkis kiom sisteme oni kontrolas la aferon. Nun la vizaĝo de ĉiu homo estis kovrita de masko. Ĉe la enirejo de ĉiu superbazaro kaj ĉe la pordego de ĉiu loĝeja kvartalo, oni mezuris la korpan temperaturon de la enirantaj personoj, kaj celante preventi la malican viruson oni detale registris la nomojn kaj kontaktojn de ĉiuj homoj kiu trapasis la pordojn sur la specifaj listoj. Gvidi lokajn personojn kaj disdoni tiom multe da termometroj al ili dum feriaj tagoj estas miraklo kiu nur povas realiĝi en Ĉinio.
Vaste kaj grandskale agordi la procezon de kvaranteno estas alia aspekto de la afero. Malgraŭ ĉi fakto, ke ni ne estis preparitaj por alfronti tian specialan kondiĉon, kaj ke ni ĉiuj maltrankviliĝis pri la ebla propagiĝo de nekonata viruso kaj malgraŭ ne-evidentaj novaĵoj kiuj svarmas en la reto; mi trovis ĉinojn tre obeemaj al la formalaj disciplinoj kiuj enkondukiĝis nur antaŭ kelkaj tagoj. Jen ege valora kultura kutimo, kiu sendube kontribuas por kontroli la epidemion pli efike.
En la novaĵoj ni aŭdis multe pri volontulaj sindonaj medicinaj kaj logistikaj helpoj kaj asistoj, pri grandskala komuna ago por elimini la novan kronviruson kaj pri agnosko al iaj eraroj kaj misfaroj. Sed la plej vidata estis kuraĝigaj mesaĝoj de homoj al Wuhan-anoj kaj al ĉiuj ĉinoj.
Multaj helpis, por ke ĉi tiu neordinara Printempa Festo estu pli trankvila; por ke malsanuloj kaj iliaj familianoj havu pli da espero. Same alilandanoj kaj interalie irananoj sendis kuraĝigajn mesaĝojn al Wuhan. Mia lando, Irano ene de malfavora kondiĉo de usonaj sankcioj, donacis milionojn da maskoj al Ĉinio.
Eble la epidemio estos kontrolata post mallonga tempo; eble ĝin venki postulos pli da tempo. Gravas, ke ni konsideru ĝin kiel tutplaneda defio kaj nur tiel ni povos reale venki ĝin. La komuna ago devas inkludi respekton al la vivo de sovaĝaj bestoj kaj al komuna kunesplorado por eltrovi kuracilojn kaj metodojn kiuj pli efike malebligos propagiĝon de la malsano en la mondo. Ni ne forgesu, ke nun la sano estas nia komuna prioritato.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat