El Popola Ĉinio>头条新闻>

Naskiĝtaga festado en la portempa hospitalo de Wuhan

| 2020-02-19
Bookmark and Share


La 17-an de februaro, en la portempa hospitalo de la distrikto Jiang'an de la urbo Wuhan en la provinco Hubei, centra Ĉinio, okazis speciala naskiĝtaga festado. Oni festis naskiĝtagon por 48 pacientoj kaj deĵorantaj kuracistoj, kiuj naskiĝis en februaro. La programeroj de la festado inkluzivas videoalvokojn kun familianoj, artan prezentadon, bondezirajn esprimojn kaj dividon de kukoj kaj nudeloj, kiuj signifas longan vivon. La festado mildigis la psikan timon de pacientoj, igis ilin pli optimismaj kaj intimigis la rilatojn inter kuracistoj kaj pacientoj.




Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments