El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj infanlibroj estas ŝatataj de eksterlandaj legantoj

| 2020-02-18
Bookmark and Share


En la lastaj jaroj pli kaj pli multaj ĉinaj infanlibroj akiris aplaŭdojn kaj gajnis mondajn premiojn internacie.


Antaŭ nelonge la infanlibro Blanka Vulpo de la ĉina verkisto Chen Jiatong estis enlistigita de la ĵurnalo Financial Times kiel unu el la plej bonaj infanlibroj de 2019. Post kiam ĝi estis enkondukita en Brition en 2018 ĝi altiris multajn atentojn de britaj legantoj. Ĝis nun la kopirajto de la libroserio estis eksportita al Britio, Usono, Francio, Germanio kaj Meksiko.


La libro Blanka Vulpo ne estas la unusola sukceso de ĉinaj infanlibroj. Post kiam la verkisto Cao Wenxuan akiris la premion Hans Christian Andersen en 2016, la internacia eldon-industrio donis pli kaj pli da atentoj al ĉinaj infanlibroj. Aro da verkistoj kaj pentristoj de ĉinaj infanlibroj gajnis internaciajn premiojn.


Pli ol 520 el 580 eldonejoj de Ĉinio okupiĝas pri eldonado de infanlibroj. Ili presas 900 milionojn da ekzempleroj el 23 mil specoj jare.


Bai Bing, ĉefredaktoro de ĉina eldonejo Jieli, diris: "Pro importado de kopirajtoj, ĉinaj verkistoj kaj eldon-industrio lernas multe kaj progresas rapide. Nun, ĉinaj infanlibroj ricevas grandegan plibonigon en kvalito." Bai kredas, ke Ĉinio estos grava eksportanto kaj importanto de infanlibroj kaj donos pli grandajn kontribuojn al la tutmonda eldon-industrio en la estonteco.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments