Unu-jara infektito de la nova koronvirusa pneŭmonio resaniĝis kaj elhospitaliĝis
La 26-an de januaro, Niu Niu (pseŭdonimo), unu-jara knabo, kiu loĝas en Huangpi-distrikto de Wuhan-urbo, estis akceptita en Wuhan-an Infanan Hospitalon por kriz-kuracado. La 6-an de februaro, post zorgemaj kuracado kaj flegado de medicinistoj, Niu Niu ne plu bezonis spirilon kaj la trakean entubaĵon. Lia vitalaj signoj iom post iom stabiliĝis, kaj la pulma infekto estis fundamente sorbita. Post dufoja testado pri nukleata acido, medicinisto konfirmis, ke li povas elhospitaliĝi. La 13-an de februaro familiano de Niu Niu portis lin hejmen. Ni atendas pli kaj pli da tiaj bonaj informoj!
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat