El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finfine! Finiĝis la fajra katastrofo en Aŭstralio!

| 2020-02-17
Bookmark and Share

Laŭraporte, aŭstralia fajrobrigadisto diris en la 13-a de februaro, ke posttagmeze de la 13-a de februaro, estis regitaj ĉiuj fajroj en la ŝtato Nova Sud-Kimrio, kie fajra katastrofo estis la plej serioza en la tuta Aŭstralio. Tio signifas, ke finfine finiĝis la fajra krizo, kiu daŭris plurajn monatojn kaj mortigis 33 homojn.


Rob Rogers,vickomisaro de la Kampara Fajrobrigada Servo de Nova Sud-Kimrio, diris, ke post la detrua fajro-sezono, nun la fajroj estas regitaj. Li atentigis, ke ne ĉiuj fajroj estas estingitaj kaj ankoraŭ estas fajroj en la plej suda parto de la ŝtato, sed ĉiuj fajroj estas en regado. Nun ni povas enfokusigi rekonstruadon. 



Lastatempe, Aŭstralio spertis la plej fortan pluvon dum la pasintaj 30 jaroj, kiu estingis la plej grandajn fajrojn kaj helpis la regadon de neestingitaj fajroj.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments