El Popola Ĉinio>头条新闻>

Shenzhen de Ĉinio: fluganta du-dimensia kodo helpas homojn enurbiĝi

| 2020-02-17
Bookmark and Share

Pli kaj pli da homoj kaj aǔtoj revenas al la urbo Shenzhen de la provinco Guangdong, suda Ĉinio, kaj ekde la 8-a de februaro, la urbo funkciigas interretan registradon de aǔtoj. Flugrobotoj, portantaj megafonon kaj du-dimensian kodon, multe helpas rilatajn laborantojn tiu-flanke. Ekzemple, policano povas konduki flugroboton flugi inter vicoj da aǔtoj, kaj per megafono averti ŝoforojn kaj pasaĝerojn fari registradon per skano de la du-dimensia kodo, celante redukti kontaktiĝon inter homoj kaj altigi efikecon.






Flugroboto kun du-dimensia kodo ĉe iu pagejo de la aǔtoŝoseo G94 en Shenzhen, la 11-an de februaro (fotita de Lai Li)


Redaktoro: Xie Ruifeng 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments