El Popola Ĉinio>头条新闻>

COVID-19, oficiala nomo de la pneŭmonio kaŭzita de la nova koronviruso

| 2020-02-13
Bookmark and Share

La 11an de februaro en Ĝenevo okazis gazetara konferenco de MOS.


La 11an de februaro en Ĝenevo la ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano (MOS), Tedros Adhanom Ghebreyesus, deklaris, ke MOS donis la oficialan nomon COVID-19 al la pneŭmonio kaŭzita de la nova koronviruso.


La nomo COVID-19 devenas de tri vortoj: corona, virus kaj disease, kaj la cifero 19 signifas, ke la malsano aperis en 2019. La epidemio estis raportita al MOS en la 31a de decembro 2019.


Tedros Adhanom Ghebreyesus emfazis, ke nomado de la malsano estas tre grava, ĉar tio povas eviti, ke aliaj nomoj neprecizaj aŭ malhonoraj estos uzataj.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments