El Popola Ĉinio>头条新闻>

Urbestro de Milano vizitis ĉinan komunumon kaj gustumis ĉin-stilan matenmanĝon

| 2020-02-13
Bookmark and Share


En la 8-a de februaro, Lanterna Festo de Ĉinio, la milana registaro okazigis en la Ĉina Kultura Centro la aktivecon "Urbestro matenmanĝas kun vi", en kiu partoprenis Giuseppe Sala, urbestro de Milano, kaj aliaj oficistoj. En la okazo, Giuseppe Sala dankis milanajn ĉinojn pro ilia kontribuo al disvolvado de la urbo kaj esprimis sian subtenon al Ĉinio en ĉi tiu malfacila momento.



Post la aktiveco, li skribis en la socia retejo: "Ni okazigis la aktivaĵon en la Ĉina Kultura Centro ne nur por emfazi nian subtenon al la grava komunumo, kie loĝas preskaŭ 30 mil ĉinoj, en la speciala momento, sed ankaŭ pro tio, ke rakontoj en la ĉino-komunumo montras bonajn rilatojn inter najbaroj."



Laǔ organizanto, tio estas la unua fojo, ke la seria aktivaĵo "Urbestro matenmanĝas kun vi" estas okazigita en ĉino-komunumo de Milano. En la speciala periodo, la vizito de oficistoj kaj politikistoj el diversaj partioj al la komunumo montras ilian amikecon kun Ĉinio. Okaze de la 50-a datreveno de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio, ni kredas ke plifortiĝos la rilatoj kaj amikeco inter la du registaroj kaj popoloj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments