El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brazila ataŝeo en Pekino refutas onidirojn pri Koronviruso

| 2020-02-13
Bookmark and Share


Verkita de César Marques, ataŝeo de brazila mararmeo en Pekino.



Reage al kelkaj filmetoj kaj raportoj, kiujn mi ricevis el Brazilo, pri la epidemio de koronviruso aperinta ĉi tie en Ĉinio, pro la fakto, ke mi loĝas en Pekino jam de du jaroj, mi decidis fari kelkajn strikte personajn komentojn, surbaze de miaj ĝisnunaj personaj spertoj ĉi tie.


Unue, pli ol la subita ekapero de koronviruso, surprizis min, ke homoj kredas, ke ĉiuj en Ĉinio manĝas vespertojn. Pli malbone, mi ankaŭ legis iujn komentojn de homoj, kiuj kredas je ĉi tiu ekzota kutimo, dirante, ke ĉinoj meritas ĉi tiun koronvirusan epidemion kiel puno pro ilia kutimo manĝi ekzotan manĝaĵon.


Eble, la troa abundo de informoj en la nuna mondo malhelpas homojn rezoni kaj analizi la informojn, kiuj venas al ili.


Kiel mi diris, mi loĝas ĉi tie jam de du jaroj, kaj mi havis la ŝancon vojaĝi al pluraj urboj en Ĉinio, inkluzive de Wuhan, ĉefurbo de Hubei-provinco, kiu gastigis pasintjare la Militarajn Olimpikojn.


Dum ĉi tiuj du jaroj, vizitinte plurajn restoraciojn kiuj servas tipe ĉinan manĝaĵon, en neniu el ili mi trovis en la menuo vespertan supon, frititajn vespertojn, kaj ankaŭ, mi neniam vidis hundan viandon.


Inter 1958 kaj 1962, Ĉinio spertis la plej malbonan malsaton iam ajn spertitan de la homaro. Por vivtenado, laŭ raportoj, tiamaj ĉinoj devis manĝi insektojn kaj bestojn, por ni ekzotaj. Mi ne scias, ĉu iuj postvivantoj de tiu tempo ankoraŭ konservas ĉi tiujn manĝokutimojn hodiaŭ. Sed mi certas, ke almenaŭ 99% de la ĉina loĝantaro ne manĝas vesperton.


Precipe ĉar tio ne kongruas kun la nuntempa moderneco de plejparto de la ĉinaj urboj, moderneco evidenta en la nombro de metroaj linioj en grandaj urboj, en la plej granda reto de altrapida fervojo en la mondo, en inteligentaj urboj, kiel Shenzhen, en la moderneco de la novaj konstruaĵoj en Ŝanhajo, Pekino, Wuhan, en spaca esplorado sur la malproksima flanko de la luno kaj en satelita disvolviĝo, en la ĉina gvidado de la 5G-teknologia merkato kaj en la ĉina avangardo pri disvolvado de teknologio pri artefarita inteligenteco, inter aliaj ekzemploj.


Malmultaj scias, sed Ĉinio de 2012 ĝis 2018 konstruis mararmeon same granda kiel tiu de Francio. Hodiaŭ, ĝi jam estas la dua plej granda mararmeo en la mondo, kun ŝipoj kaj ekipaĵoj evoluigitaj en la lando mem, kaj la samon oni povas diri pri la ekipaĵoj de ĉinaj terarmeo kaj aerarmeo.


Ĉi tiu manko de scioj de ni, brazilanoj, pri Ĉinio kaj plejparto de la landoj de Azio, tra kiuj fluas la plej granda parto de la monda mono, ne helpos nin, male, ĝi malebligas al ni profiti grandajn komercajn ŝancojn.


Rilate al la koronvirusa problemo, kvankam mi loĝas en Pekino, kie estas tre malproksime de la epicentro de la epidemio, kion mi vidas estas ekzemplo al la mondo pri kiel reagi al tia problemo.


Kiu lando havus nenian problemon por teni izolitajn ĉirkaŭ 30 milionojn da homoj en siaj urboj? De la momento kiam la registaro anoncis la epidemion, mi vidas grandegan penadon de ĉiuj por kontroli la loĝantaron kaj konstati, kiel eble plej frue, novajn kazojn. Mi vidas la loĝantaron engaĝitan, disciplinitan, konformantan al registaraj gvidlinioj, rezisteman, kun la penso kunlabori por la komuna bono.


Du provizoraj hospitaloj konstruitaj en malpli ol du semajnoj, kun pli ol 2 000 litoj. Neniu urbo suferas de malabundeco, inkluzive de tiuj urboj en la izolita areo, male ol indikoj de iuj videoj, kiuj montras ĉinojn en disputo pri manĝaĵoj.


Loĝistiko estas forta punkto en la lando. La graveco de la situacio malbezonas ĉi tiun fantastan sensacian efikon ĉirkaŭ ĉi tiu problemo. Ankaŭ ne estas kadavroj sur la stratoj. Ĉi tio estas nur en la mensoj de estontaj terorfilmistoj. Ne estas malespero, sed respondeca zorgo kaj atento, kiun la problemo postulas.


Inter la homoj infektitaj de la viruso, kiuj jam estas pli ol 30 000, ĉirkaŭ 10%, tio estas, ĉirkaŭ iom pli ol 3 000 homoj, disvolvis kritikan klinikan bildon de pneŭmonito. La aliaj montris simptomojn de forta gripo, sen disvolvi pneŭmoniton.


Inter la homoj, kies malsano evoluis al pneŭmonito, bedaŭrinde malgraŭ ĉiuj klopodoj, preskaŭ 600 jam mortis. Bedaŭrinde, la nombro ankoraŭ pliiĝos, sed klopodu informiĝi pri tio, kio vere okazas, ĉar tio pli utilas ol sciigo kaj diskonigo de duonverojn, aŭ eĉ mensogoj.


Mi daŭre subtenos la klopodadon de ĉinoj por kontroli la epidemion kaj esperas, ke baldaŭ la problemo estos solvita.


Esperantigis Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Ĉina Radio Internacia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments