El Popola Ĉinio>头条新闻>

Interreta aĉetado de freŝaj manĝaĵoj populariĝas en Ĉinio

| 2020-02-13
Bookmark and Share


“Hodiaŭ mi ne sukcesis mendi legomojn pro okupiteco de ekspresistoj.” Sinjoro Zhang, kiu loĝas en Pekino, uzas la aplikaĵon Fresh Hema por mendi legomojn je la 12a horo noktomeze, ĉar nur tiel li povas ricevi la menditajn manĝaĵojn en la sekva tago. Pro tro multaj antaŭmendoj, li ne sukcesis aĉeti manĝaĵojn en tiu interreta vendejo dum kelkaj tagoj.


Dum la epidemio, homoj alfluas al aplikaĵoj de interretaj vendejoj kaj komencas surretan aĉetadon. Antaŭ okazo de la epidemio, tiuj vendejoj kutime liveras varojn ene de unu aŭ du horoj post mendo de konsumantoj.


La populareco de surreta aĉetado multe kreskigas interretajn vendadon. Laŭ statistiko, la vendsumo de JD.com, kiu partneras kun WalMart kaj aliaj lokaj grandaj superbazaroj, kvaroble kreskis en 10 feritagoj kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Dum, trioble kreskis la vendkvanto de freŝaj manĝaĵoj en JD.com kaj aliaj retbutikoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments