El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiu estas la unua homo, kiu raportas la epidemion?

| 2020-02-13
Bookmark and Share



En la 26-a de decembro, 2019, en la Hospitalo de Integritaj Ĉina kaj Okcidenta Medicinoj de la provinco Hubei, Zhang Jixian, kuracistino pri spirmalsanoj, malkovris ekterordinarajn patologiajn ŝanĝiĝojn ĉe la pulmoj de iu paciento. En la sekvaj 3 tagoj, ŝi akceptis pli da pacientoj kun similaj simptomoj. Ŝi trovis, ke la plejparto de tiuj pacientoj aktivas en la sama areo. Tiam ŝi ekkonsciis, ke la afero estas aparte malbona. La hospitalo tuj raportis al la koncernaj organoj en provinca kaj urba niveloj. Samtempe doktoro Zhang kvarantenis tiujn pacientojn kaj komencis kuraci ilin.


Dum tiu tempo kuraci pacientojn tutnokte por doktoro Zhang  estas ordinara afero. Pri tio ŝi diris:“Se mi ne faras tion, do kiu faras?” Ŝi atentigas, ke la animstato ankaŭ influas la kuracan efikon.


Nun en Wuhan miloj da medicinistoj, kiel doktoro Zhang, klopodas savi la pacientojn. Ĉu vi opinias, ke ili sukcesos?


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments