Tu Youyou premiita pri esplorado de viv-sciencoj
La 10-an de februaro en la ĉefsidejo de la Afrika Unio en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio, UNESKO donis la Internacian Premion pri Esplorado al Viv-Sciencoj de UNESKO kaj Ekvatora Gvineo al la ĉina sciencisto Tu Youyou kaj aliaj du sciencistoj.
La premio celas rekompenci esploradon en viv-sciencoj, kiu altigas vivkvaliton de la homaro. Tu Youyou, profesoro el la Ĉina Akademio pri Ĉin-Medicinaj Sciencoj kaj Nobel-premiito pri fiziologio/medicino en 2015, ricevis la premion pro esplorado de parazita malsano.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments