Kompanioj el diversaj industrioj ekproduktis maskojn
Pro manko de maskoj, protekt-kostumoj kaj aliaj materialoj, pluraj alifakaj kompanioj ekproduktis medicinajn materialojn.
La 6-an de februaro, ĉina kompanio Sinopec alvokis en sia mikro-blogo: Ni havas krudmaterialojn por produkti maskojn. Kiu havas maŝinojn por produktado? Post du tagoj, la kompanio anoncis ke ĝi baldaǔ faros instaladon de ekipaĵoj.
La 6-an de februaro, la aǔto-kompanio SGMW anoncis ke ĝi transformos 14 produkt-liniojn, kiuj povos produkti 1,7 milionojn da maskoj tage.
En la 17-a de februaro, la aǔto-kompanio BYD komencos produktadon de maskoj kaj desinfektaĵoj. Ĝis la fino de februaro, la kompanio tage produktos 5 milionojn da maskoj kaj 50 mil botelojn da desinfektaĵoj.
Foxconn, kompanio pri elektronikaj produktoj, jam faris prov-produktadon de maskoj en la 5-a de februaro. Ĝis la fino de februaro, la kompanio produktos 2 milionojn da maskojn tage.
Krome, ekproduktis protekt-kostumojn kaj maskojn, ankaǔ kompanioj pri vestoj, teksaĵoj, bebkulotoj, kiel Threegun, Hodo, Mercury, Daddy Babay ktp.
Tiuj kompanioj tion faris por protekti pli multajn homojn en la batalo kontraǔ la epidemio.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat