El Popola Ĉinio>头条新闻>

Heroaj medicinistoj ĉe la fronto (II)

| 2020-02-10
Bookmark and Share

Medicinisto laboras en Union-hospitalo de Wuhan. (Fotita en la 28-a de januaro)


Wang Ruilan estas 53-jara sekci-direktoro pri kriza malsano sub la Ŝanhaja Unua Popola Hospitalo. La 26-an de januaro ŝi iris al la Tria Hospitalo de Wuhan por helpo.


Senvestigi la protektan kostumon kaj trinki du grandajn tasojn da akvo je la 17-a horo ĉiutage estas la plej malstreĉa tempo por Wang Ruilan. "Ĉar estas malfacile iri al la necesejo kun la protekta kostumo, mi ne trinkas matene, kaj mi trinkas iomete dum laboro-diskuto posttagmeze." Pro okupiĝo, ŝi ne havas apetiton. Do ŝi malrapide trinkas akvon post laboro.


"Mia filino, kiu studas eksterlande, alvokas studentojn kolekti kuracajn materialojn, kaj ankaŭ mia edzo petas helpon de siaj kolegoj kaj amikoj." Tio kio tuŝis Wang Ruilan estas, ke en ĉi tiu senpafilfuma milito, neniu medicinisto sin retiras, kaj junaj flegistoj kaj kuracistoj kuraĝe antaŭeniras. "Mi esperas reveni al la normala vivo kiel eble plej rapide. Tio estas la plej dezirinda afero por ĉiuj."


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments