El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sub la Komuna Ĉielo | Mesaĝo de Niĝerio al ĉinaj esperantistoj okaze de la epidemio

| 2020-02-10
Bookmark and Share

Lastatempe Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio ricevis multajn mesaĝojn el diversaj landoj. Per tiuj mesaĝoj amikoj esprimas sian zorgeman atenton kaj sinceran saluton al ĉinaj esperantistoj. Jen la mesaĝo de G. O. Osho-Davies, niĝeria esperantisto. 


Foto de G. O. Osho-Davies (dekstre) kaj ĉina amiko


Nome de la esperantistaro de Niĝerio, mi skribas, por konsoli la familiojn de tiuj, kiuj forpasis pro la nova koronaria viruso. Mi ankaŭ laŭdas la ĉinan registaron pro la granda batalo kontraŭ la viruso. Certe Ĉinio estas fortega lando, kun kapablo venki la batalon. 


Mi persone spertis la batalon kaj venkon kontraŭ SARS kiam mi loĝis en Nanchang. La apero de la viruso en aliaj landoj montras la neceson, ke ni, kiel monda familiego, kune batalu kontraŭ la epidemio, sen mallaŭdi nek izoli Ĉinion. La tuta mondo lernas grandan lecionon el la ĉina kapablo por venki katastrofon, kiun neniu lando kapablus eviti. 


Restu fortaj samideanoj ĉinaj. Restu forta Ĉinio.


Nome de niĝeriaj esperantistoj

G. O. Osho-Davies


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments