El Popola Ĉinio>头条新闻>

Novjorkano en Ĉinio: Se vi ne povas helpi Ĉinion, ĉesigu kalumniadon

| 2020-02-10
Bookmark and Share

La 5-an de februaro, Mario Cavolo, novjorkano vivanta en Ĉinio, alvokis en sia ĉefpaĝo en Linkedin, ke se vi ne povas helpi Ĉinion en la batalo kontraǔ la pneŭmoni-epidemio kaŭzita de la nova koronaria viruso, ĉesigu kalumniadon.



Li diris ke, en 2009 Usono estis trafita de la Porka Gripo H1N1, kaj la usona registaro post 6 monatoj deklaris, ke la lando estas en alarma stato. Siatempe 60 milionoj da homoj estis infektitaj kaj almenaǔ 18 449 mortis dum la komenco de la epidemio. Laǔ raporto publikigita de la Usona Centro por Regado kaj Preventado de malsanoj(UCMRP) en 2012, la gripo kaǔzis morton de ĉ. 300 mil homoj. Tiam neniu lando kalumniis Usonon per malicaj vortoj kaj neniu lando avertis siajn civitajntojn vivantajn en Usono foriri de la lando, nek malpermesis alvenon de usonaj turistoj.


Li diris, ke la malicaj atakoj al la ĉina registaro estas malbonintencaj. Laŭ la raporto de UCMRP, la nombro de mortintoj pro la gripo tiam multe superis la antaǔkalkulitan, kaj la nombro estis aktualigita, post 3 jaroj. Tio spegulas la trajton de epidemio. Nome en iu ajn lando kiam epidemio eksplodas, mankas medicinistoj, ekzamenaĵoj, materialoj kaj kuraciloj. La ĉina registaro ne kaŝis siajn tiajn malfacilojn. Tiuj informoj estas facile troveblaj en ĵurnaloj aǔ interreto. En epidemio mortoj estas neeviteblaj, kaj multaj homoj mortis pro malsanoj kaǔzitaj de viruso neidentigita.  Tio estas fakto, ne estas problemo alfrontata nur de la ĉina registaro aǔ la ĉina medicina sistemo.


Li diris, ke la ĉina registaro elspezas kelkcent miliardojn da usonaj dolaroj por protekti siajn landon kaj popolon. Ni devas laǔdi Ĉinion pro ĝiaj pozitivaj rimedoj, inkluzive de limigo al vojaĝo de homoj, trafiko kaj komerco, kvaranteno hejme ktp.. Tiuj rimedoj estas lernindaj por landoj, kie okazis epidemio.


Finfine, kiel bofilo de Ĉinio, li alvokis, ke oni ĉesigu ksenofobiadon, ne subpremu malfortulojn profitante de sia potenco kaj forigu ekstremismon kaj radikalismon. Se vi ne povas helpi Ĉinion en la batalo kontraǔ la epidemio, ĉesigu kalumniadon.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments