El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sub la Komuna Ĉielo | Mesaĝo de Esperanto Valonio al ĉinaj esperantistoj okaze de la epidemio

| 2020-02-10
Bookmark and Share

Lasttempe la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio ricevis multajn mesaĝojn el diversaj landoj. En tiuj mesaĝoj la amikoj esprimis sian zorgeman atenton kaj sinceran saluton al ĉinaj esperantistoj. Jen la mesaĝo de Jean-Pol Sparenberg, prezidanto de Esperanto-Valonio. 


Karaj ĉinaj samideanoj,


Kompreneble, multaj raportistoj, ĵurnaloj, televidoelsendoj parolas pri la hodiaŭa situacio en Ĉinio kaj pri la progreso de tiu nova koronaria viruso.


Mirindaj estas la klopodoj faritaj de la ĉina popolo por la plej efike eble, kontraŭbatali la progreson de tiu epidemio.


Ni ricevis bildojn pri la fulmokonstruado de la unua malsanulejo en Wuhan, kiu okazis en malpli ol 10 tagoj kaj ni sekvas la konstruadon de la dua.


Ni eksciis, ke ĉinaj scientistoj sukcesis malkovri la sinsekvon de la genoj ĉe la viruso, kiu iomete malfermas la pordon al ebla vakcino.


Hodiaŭ, la unua kontaĝita belgino, estis malkovrita inter la pasaĝeroj revenintaj el Wuhan. Ŝi estis izolita en speciala parto de brusela malsanulejo.


Nome de niaj valonaj samideanoj, mi deziras atesti, nian amikecon kaj sendi al vi, multajn kuraĝigantajn vortojn/sentojn.


Plej amike

Jean-Pol Sparenberg

Prezidanto de Esperanto Valonio


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments