El Popola Ĉinio>头条新闻>

MOS lanĉis planon kontraŭ la epidemio

| 2020-02-07
Bookmark and Share


La 5an de februaro retejo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) publikigis informon, ke la ĝenerala direktoro de MOS Tedros Adhanom Ghebreyesus deklaris, ke MOS lanĉis planon kun 675 milionoj da usonaj dolaroj por preventi kaj trakti propagiĝon de la epidemio en Ĉinio kaj la tuta mondo kaj protekti la landojn kaj regionojn kun relative malfortaj medicin-sistemoj. La monsumo subtenos diversajn landojn pli bone trakti la epidemion inter februaro kaj aprilo.


"Mia plej granda maltrankvilo estas, ke iuj landoj ne havas necesajn sistemojn por virus-kontrolado, se viruso aperos." Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke tiuj landoj kaj regionoj urĝe bezonas teknikajn subtenojn por trovi, diagnozi kaj flegi virus-kunportantojn, preventi hom-al-homan propagiĝon kaj protekti medicinistojn.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments