El Popola Ĉinio>头条新闻>

Heroaj medicinistoj ĉe la fronto (I)

| 2020-02-05
Bookmark and Share

Medicinisto surhavas protektan kostumon. (Fotita la 27-an de januaro)


Duan Mengqi estas 35-jara ĉefflegistino el la provinco Guangdong. La 24-an de januaro, en antaŭvespero de la Printempa Festo, ŝi estis sendita kiel membro de la guangdong-a medicina teamo por helpo al Wuhan.


"Mi estas elĉerpita post laborado de du noktoj. Ni dormas kvin horojn ĉiutage", diris Duan. Kiel flegistino, ŝi havas multe da laboro prizorgi la infektitojn. Estas 82 flegistoj en sep grupetoj, kaj ĉiu grupeto havas 11-12 flegistojn. Unu labordaŭro estas kvar horoj, kaj ĉiutage nur unu grupeto povas ripozi.


"Mia edzo kaj mi laboras en la sama hospitalo, kaj li volis iri kun mi", diris Duan. "Kiam ni disiĝis, ni tenis nian senton kaj li diris nur: 'Prizorgu vin'".


Duan plej sopiras sian 5-jaran filon. En la tago de la Printempa Festo, la filo lasis voĉ-mesaĝon al ŝi en WeChat: "Panjo, mi petis la lunon por ke vi revenu frue kaj sekure." La filo ankaŭ demandis ŝin: "Panjo, ĉu vi resanigis ilin?" Tiujn vortojn Duan fojfoje aŭskultas kiam ŝi estas laca aŭ dormema.


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments