El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monda Sana Organizo kaj multaj landoj laŭdas Ĉinion en batalo kontraŭ la epidemio

| 2020-02-04
Bookmark and Share

La 3-an de februaro okazis en Ĝenevo, ĉefsidejo de la Monda Sana Organizo (MSO), la 146-a sesio de la plenuma komitato de MSO. Ĝenerala direktoro de MSO Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke MSO kaj la ĉina flanko intense kunlaboras, kaj MSO subtenas la ĉinajn registaron kaj popolon klopodi por batali kontraŭ la epidemio.


Li diris, ke la politikoj de Ĉinio estas efikaj, kaj tio signifas ke ili kaptis la centran regionon de la epidemio kiel la fokuson de la fortoj. Ekster Ĉinio, nur 23 landoj trovis 146 konfirmitajn kazojn. La nombro, kompare kun tiuj de aliaj epidemioj, estas tre malgranda, kaj homoj ne necesas esti maltrankvilaj.


Li diris, ke diversaj landoj devas stari sur la bazo de faktoj, racie kaj science fari ĉiuflankajn aranĝojn. Antaŭgardo estas necesa, sed ne bezonas troaj reagoj. MSO ne proponas ke diversaj landoj prenu ajnan rimedon limigi turismon aŭ negocon, kaj alvokas ke diversaj landoj havigu al si fidindajn farojn surbaze de faktoj. Samtempe, oni devas plie subteni landojn kiuj havas malfortan medicinan sistemon, plifortigi kuracadon al konfirmitaj infektiĝoj kaj esploradon al vakcinoj, klarigi malverajn dirojn, perfektigi preventojn, multigi investadon, daŭre interŝanĝi informojn, sciojn kaj spertojn kun MSO kaj kune agi por venki la epidemion.


En la sesio, multaj landoj alte taksis Ĉinoin pri la regado al la epidemio kaj kontribuado al la monda publika sano. Tanzania reprezentanto esprimis simpation al la ĉinaj registaro kaj popolo. Li emfazis, ke pro klopodoj kaj sindediĉoj de Ĉinio, nun ne ekzistas konfirmitaj infektiĝoj de tiu malsano en Afriko. Sekve, afrikaj landoj plifortigos la regadon kaj esperas esti subtenita de MSO kaj Ĉinio.


Germana oficialulo laŭdis, ke la ĉina registaro rapide reagis kun publikeco kaj travidebleco, ĝustatempe diskonigas informojn kaj kunlaboras kun MSO. Svisa reprezentanto diris, ke la regado kaj medicinaj rimedoj de Ĉinio estas modeloj, kaj Svisio volas kune kun la ĉina popolo batali kontraŭ la epidemio kaj fine venki ĝin.


Ankaŭ Britio, Aŭstralio, Japanio, Brazilo, Singapuro, Israelo, Ĉilio, Srilanko, Nederlando, Hispanio, Birmo, Egiptio, Norvegio, Indonezio, Kanado, Danlando, Tajlando, Svedio, Montenegro, Bangladeŝo kaj aliaj landoj alte taksis la farojn de la ĉina registaro kaj alvokis kunlaborojn de la internacia komunumo celante venki la epidemion.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments