El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sub la Komuna Ĉielo | Mesaĝo de Nepala Esperanto-Asocio al ĉinaj esperantistoj okaze de la epidemio

| 2020-02-04
Bookmark and Share


Lasttempe la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio ricevis multajn mesaĝojn el diversaj landoj. En tiuj mesaĝoj la amikoj esprimis sian zorgeman atenton kaj sinceran saluton al ĉinaj esperantistoj. Jen la mesaĝo de Bharat Kumar Ghimire, ĝenerala sekretario de Nepala Esperanto-Asocio


Karaj samideanoj en Ĉinio,


En la novaĵo mi bedaŭrinde aŭdis pri la malsano de viruso kiu atakis multajn homojn. Mi tre bedaŭras. Mi iam vizitis la urbon Wuhan, kiu estas centro de la malsano nun. Mi ege timas pri la stato de lokaj esperantistoj tie. Mi konas multajn el ili. Ili multege helpis nin kiam okazis tertremo en Nepalo 2015. Ĉinaj esperantistoj helpis nin eĉ finance. Mi sendas varman solidarecon al ĉiuj esperantistoj en Ĉinio. Mi deziras al vi bonan sanon kaj vi havos kuraĝon fronti tiun katastrofon senprobleme. Ni estas ĉiam kun vi. 


Bharat Kumar Ghimire

Ĝenerala Sekretario de Nepala Esperanto-Asocio 


Redaktoro: Zhao Wenqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments